Miristikacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de muskato (Myristica fragrans)
Frukto kaj semoj de Myristica fragrans
Planto kaj frukto de Myristica fragrans

Miristikacoj (Myristicaceae) estas familio el la Magnolialoj (Magnoliales).

La familio entenas pli ol 250 speciojn. Oni trovas ties reprezentojn en tropikaj kontinentaj areoj. La etaj floroj estas unuseksaj, grupiĝas en infloresko. La plantoj estas monoikaj aŭ dioikaj, la florpartoj formiĝas en rondoj. La ovario estas unugrajna kaj elformiĝas nur el unu karpelo.

Plej konata specio estas la vera muskato (Myristica fragrans) devenanta el la Molukoj. Ĝi estas kultivata ĉie en la tropikoj, oni uzas la grajnojn, grajnoŝelojn kiel spicaĵojn.

Oni produktas el la grajno eĉ buteron. Ĉar la grajno entenas la venenan miristicinon, tiel konsumado de duona nukso povas kaŭzi morton.

Genroj

Vidu ankaŭ