Misrata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Misrata

emblemo

urbo • havenurbo • municipality of Libya • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 259 056  () [+]
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 23′ N, 15° 5′ O (mapo)32.37777777777815.090138888889Koordinatoj: 32° 23′ N, 15° 5′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 2770 km² ( 277 000 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Misrata (Libio)
Misrata (Libio)
DEC
Misrata
Misrata
Situo de Misrata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Misrata [+]
vdr
parka fontano en Misrata

Misrata (arabe مصراته, ankaŭ Misurata) estas urbo en Libio, en regiono Tripolio ĉe la bordo de la Mediteranea Maro, proksime al la samnoma kabo kaj en la okcidenta parto de la Golfo de Sirto. Misrata situas ĉ. 210 km oriente de la ĉefurbo Tripolo.

Misrata estas plej granda komunumo en la samnoma distrikto, en kiu laŭ la stato de 2006 vivis pli ol 550 000 homoj. Ĝi estas grava ekonomia centro, kun haveno nomata Qasr Ahmed. Oni kalkulas loĝantaron de la urbo en 2010 je 259 000.

Misrata estas konata pro ties industrio, precipe gravas la ŝtaluzinoj, la tapiŝa kaj la teksaĵa produktado, multaj komercaj kaj priservaj entreprenoj.

Krom la marhaveno (Qasr Ahmad) kaj la flughaveno, Misrata estas atingebla per la marborda rapidvojo. Oni planas ankaŭ fervojan linion al ĝi (fervoja linio Ras Ejder-Sirto). Oni planas ligi la landinternajn ercejon al la urbo per fervoja linio Misrata–Sabha.

En 2011, ties loĝantoj partoprenis en la protestoj kontraŭ la subprema registaro de Gadafi. Poste ili partoprenis kun islamistoj en la Dua Libia Enlanda Milito opozicie al ties regiona rivalo Zintan.

Instruado[redakti | redakti fonton]

En Misrata troviĝas la Universitato Sepa de Oktobro kun 15 fakultatoj.