Modulo-Diskuto:Listutil/provejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Funkcio "category"[redakti fonton]

Saluton. Ankoraŭ mankas helpa funkcio, kiu faras la jenon:

  • Se donita listero enhavas ĉirkaŭantajn krampojn laŭ jena skemo [[Ekzemplo]], el tio fariĝu simpla Ekzemplo.
  • Se aldone estas artikola nomo laŭ la skemo [[Artikolo|Ekzemplo]], ankaŭ el tio fariĝu simpla Ekzemplo. Do, la parto Artikolo eĉ malaperu.
    • Se estas pli ol unu |, la skripto forigu ĉion ĝis la lasta kaj kreu kaŝitan erarmesaĝon.
    • Se post la lasta | nur sekvas ]], tiam aperu konvena erarmesaĝo.

Kiel oni povas programi tion? --Tlustulimu (diskuto) 09:04, 15 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Diversaj variantoj jam funkcias bone. Sed la jena kaŭzas fuŝon, kiu nur videblas en la Ŝablonetendilo:
{{#invoke:Listutil/provejo|category|,|[[|Kato|kato]], [[Hundo|]], [[Muso|muso]], [[Ĉevalo|ĉevalo]]}}
redonas (vidu malsupre ĉe la paĝa fino)
En la etendilo aperas:
[[Kategorio: Kato|kato]][[Kategorio: Hundo|]][[Kategorio: muso]][[Kategorio: ĉevalo]]
Tie la du unuaj ekzemploj ne estas ĝustaj. Kiel eblas korekti tion? --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 19 Maj. 2013 (UTC)

Erarmesaĝoj[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis pliajn funkciojn. Ili nun estas nur uzataj de la funkcio "list" kaj aperigas erarmesaĝon, se la devigaj parametroj mankas aŭ estas malplenaj. Mi rearanĝos la kodon en "list" ankoraŭfoje per plia funkcio, tiel ke eblos pli detala analizo:

  • Ĉu ili estas malplenaj? (jam funkcias)
  • Ĉu ili mankas? (jam funkcias)
  • Ĉu ili enhavas ne taŭgajn signojn?
  • Ĉu la limsigno estas pli longa ol la teksto? - Se jes, estus du ebloj okupiĝi pri tio:
    • Ĉu aperu erarmesaĝo?
    • Ĉu la variabloj tiam estu simple interŝanĝataj kaj uzataj?
    • Ĉu eble ja estu plia parametro, kiu ebligas stiri la varianton?
  • Ĉu la longeco estu analizata kaj en kazo de troa longeco aperu plia erarmesaĝo?
    • Se jes, kie estu la lima longeco?

Krome la kreota funkcio estos poste aldonata al la funkcioj "count" kaj "category", tiel ke ankaŭ tie eblos erarmesaĝo, se io ne ĝustas. Bonŝance ambaŭ funkcioj ja havas la samajn devigajn parametrojn kiel "list". --Tlustulimu (diskuto) 20:38, 30 Maj. 2013 (UTC)