Moise Dragoș
Etoso
Moise Dragoș [dragoŝ], hungare: Mózes Drágossy (mOzeŝ dragoŝi) rumana grekokatolika episkopo. Li naskiĝis en Torda en aŭgusto 1725 kaj mortis en Nagyvárad la 16-an de aprilo 1787.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Moise Dragoș estis konsekrita pastro la 26-an de aprilo 1751. Li estis pastro kaj dekano en Nagyvárad, de 23-an de junio 1777 la unua episkopo grekokatolika de Nagyvárad. Li konstruigis kvin preĝejojn. Li strebadis asekuri la saman salajron por grekokatolikaj pastroj, kiun ricevis la pastroj de la aliaj religioj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Germana vikipedio
- Magyar Katolikus Lexikon