Mokano
Mokano [1] ( Visnea mocanera ) estas palearkta plantospecio el la monotipa genro [2] visneo de la familio de pentafilakacoj.
Ĝi estas arbeto kiu altas ĝis 8 metrojn. Temas pri endemio de Madejro ( Portugalujo ) kaj Kanarioj ( Hispanujo ) en Makaronezio. Mokano estas laŭrisilva elemento el la ekoregiono Kanariaj sekaj maldens-arbaroj kaj arbaroj. La planto estas minacata pro habitatodetruo.
Etimologio
La genronomo Visnea estas dediĉita al N.Visne, komercisto de Lisbono kiu interesiĝis pri la botaniko. La specio nomiĝas V. mocanera, laŭ sia loka nomo en Kanarioj.
Referencoj
Bibliografio
- Bañares, A. et al. 1998. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 24 August 2007. angle