Monaĥejo Visoki Deĉani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Visoki DeĉaniDečani (serbe: Високи Дечани) estas monaĥejo de la Serba Ortodoksa Eklezio situanta en Kosovo. Ĝi situas en la vilaĝo Deĉani, je 12 km sude de la urbo Pech.

La monaĥejo estis establita en kaŝtanarbareto fare de la serba reĝo Stefano Uroŝ la 3-a en 1327. Sekvajare la reĝo mortis kaj estis entombigita en la monaĥejo, kiu post tio konvertiĝis en populara sanktejo. La konstruado daŭris sub la regado de lia filo, la imperiestro Stefano Uroŝ la 4-a ĝis 1335, sed la freskoj ne estis finitaj ĝis 1350. En la monaĥejo ankaŭ troviĝas la relikvoj de la sanktulo Nikito la Goto.

Ekde 2004 ĝi estas en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko