MondEtur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MondEtur (2005-?) estis Esperanto-kompanio pri zorgado kaj servado en Tajlando, kiu estis registrita laŭleĝe en 2005[1]. La kompanio klopodis montri, ke Esperanto povas esti utiligita en ĉiuj sferoj de homa vivo, do ankaŭ profesie, egale kiel iu ajn alia lingvo. La prezidanto de la kompanio estis Ĵelimir Pehar (kroata esperantisto), la direktorino estis Natruĝa (Natruja) Pehar (tajlanda virino) kaj teknika direktoro estis Zoran Ĉiriĉ (serba esperantisto). La kompanio ofertis diversajn aferojn, ekzemple: turismo en Tajlando kun lernado de Esperanto, kursoj de taja masaĝo, eksportado de tajlandaj produktoj kun esperantistara kunlaboro kaj multaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Litova Esperanto-Asocio. (16 aŭgusto 2005). M o n d E t u r. Anoncoj. prenita la 18-an de septembro 2018.