Monda Neceseja Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Neceseja Organizo (angle WTO por World Toilet Organization) estas nekomerca internacia organizo por plibonigi situon de publikaj sanitaraj instalaĵoj dismonde.

La organizo havas 50 membrojn el 39 landoj (marto de 2006) kaj celas plibonigi surstratajn, publikajn necesejojn.

Ĝi estis fondita en Singapuro en la jaro 2001 de Jack Sim, kiu estas prezidanto de la organizo ĝis nun. MNO organizas ĉiujare konferencon kaj nomumis la 19-an de novembro monda neceseja tago.

Eksteraj ligiloj