Mondmerkata prezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub mondmerkata prezo oni komprenas en la internacia ekonomio aŭ la prezon de varo dominantan sur la mondmerkatoj (precipe se temas pri normigitaj varoj) aŭ tiun prezon, je kiu unuopaj proponantoj certan produkton internacie proponas. Koncerne la duan difinon eksportnacioj sin distingas por varo per tio, ke la prezo de varo in la tiea enlando plej ofte estas pli malalta ol la mondmerkata prezo. Se la proponanto/produktanto posedas la mondmonopolon, li diktas per tio ankaŭ la mondmerkatan prezon.

Influo[redakti | redakti fonton]

La mondmerkata prezo ĉiukaze rekte influas la konkurenckapablon de iu lando respektive entrepreno.

Rilate la duan difinon multaj landoj provas malaltigi la mondmerkatan prezon de siaj entreprenoj per deprecado de sia enlanda valuto. Sed ĉar per tio la konkurenckapablo de eksterlandaj proponantoj sinkas, oni parolas pri najbar-malriĉiga politiko (beggar-your-neighbour-policy).