Monmouth Cricket Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monmouth Cricket Club (Kriket-Klubo de Monmouth) estas bazita en Chippenham Sports Ground en Monmouth, Kimrio.

En 2012 la Monmouth Cricket Club kompetos en la "Glamorgan kaj Monmouthshire Ligo" ludante en Tria Divizio.[1]

La klubo disponas pri kvar junularaj teamoj, sub 15-jaraĝaj, sub 13-jaraĝaj, sub 11-jaraĝaj kaj sub 9-jaraĝaj, kiuj unuafoje en 2012 ankaŭ ludos en kimra piramida aranĝo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Monmouth ekhavis kriket-klubon ekde almenaŭ 1838.[3]

La klubo estis antaŭe trifoje gajnanto de unua ligo kaj pokalo de la "Herefordshire Marches League and Cup" (2003, 2004, 2005) poste progresante al la "Worcestershire County League" kie la klubo sukcesis atingi promociiĝon al 2-a Divizio. Ĝi restis en la ligo dum kvar jaroj kaj venis proksime al promociiĝo al 1-a Divizio en 2010.[2]

En 2012, la Hotelo Kings Head (J D Westherspoons) patronis la "Monmouth Cricket Club". Estas enkadrita ĉemizo sur la muro kaj la klubo havas siajn monatajn kunvenojn en la trinkejo.[4]

En 2012 la klubo entreprenis ludi en la Kimra Piramido en "Glamorgan kaj Monmouthshire Ligo" 3-a Divizio kun ĉiuj junularaj teamoj ankaŭ ludantaj kriketon en la "Gwent Youth structure".

Galerio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Morgan, Ian, "Monmouth Cricket Club have been accepted into Division 3 of the Thomas, Carroll Glamorgan and Monmouthshire Cricket League", 6 januaro 2012.
  2. 2,0 2,1 Monmouth Cricket Club. Arkivita el la originalo je 2012-03-05. Alirita 2012-03-23.
  3. "Monmouth Cricket Club", Berrow's Worcester Journal (Worcester, Anglio): pĝ.1, 31 Majo 1838 
  4. Support for Monmouth Cricket Club.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]