Arteaga (Coahuila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montaro de Arteaga)
Tiu ĉi artikolo temas pri komunumo kaj ties ĉefa urbo de la meksika subŝtato Coahuila. Pri aliaj signifoj vidu la apartigan liston Arteaga.
Arteaga
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Coahuila
Poŝtkodo 25350–25399
Kodo laŭ INEGI 05004
Demografio
Loĝantaro 19 622
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 25°26′N 100°51′U  /  25.433°N, 100.85°U / 25.433; -100.85 (Arteaga (Coahuila)) (mapo)
Alto 1 660 m
Areo 1818,6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Arteaga (Coahuila) en Coahuila (Meksiko)
Situo de Arteaga (Coahuila) en Coahuila (Meksiko)
DMS
Situo de Arteaga (Coahuila) en Coahuila
Situo de Arteaga (Coahuila) en Coahuila
Situo de Arteaga (Coahuila) en Coahuila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arteaga Municipality, Coahuila [+]
vdr


Arteaga estas unu el la 38 komunumoj de la meksika subŝtato Coahuila, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Arteaga. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 05004.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 19622 loĝantojn. El tiuj estis 10008 viroj kaj 9614 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1818,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1660 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la komunumo Arteaga apartenas al la majesta Montaro de Arteaga, kiun oni konsideras kiel la meksika svislando pro belaj arbaraj pejzaĝoj kaj neĝaj montopintoj dum vintro. Kelkfoje la minimumaj temperaturoj en vintro atingas -15 °C. Arteaga havas la unikan skicentron de tuta Meksiko, kiu nomiĝas Monterreal.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 16501 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 7 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,042 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

El la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 1995), 13613 personoj apartenis al la katolika religio kaj 1246 personoj al la protestantisma religio. 40 personoj apartenis al aliaj religioj kaj 383 personoj statistike apartenis al neniu religio.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).