Morgan Tsvangirai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:28, 18 aŭg. 2013 farita de Thomas Guibal (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Morgan Tsvangirai en Oslo (2009).

Morgan Richard TSVANGIRAI (n. la 10-an de marto 1952) estas zimbabva politikisto kaj ĉefministro ekde la jaro 2009. Li prezidas la politikan partion Movement for Democratic Change - Tsvangirai (MDC-T) kaj estas grava opoziciulo de prezidento Robert Mugabe.

Li sinsekve kaj sensukcese kandidatiĝis al la prezidentaj balotoj de 2002, 2008 kaj 2013.