Moskeo Kutubia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Moskeo Kutubia (arabe: جامع الكتبية, angle Koutoubia; portugale Kutubijja) estas la plej granda moskeo en Marakeŝo, Maroko. La minareto estis konstruita sub regado de la Almohad-a kalifo Yaqub al-Mansur (1184-1199) kaj estis uzata kiel modelo por Giraldo de Seviljo kaj por la Hassan-turo de Rabat.

La nomo venas el la araba al-Kutubijjin por la libraro, ĉar ĝi estis uzata fare de vendistoj de la manuskriptoj.

La turo altas 69 m, larĝas 12,8 m, entenas ses ĉambron unu super la alia kaj pinte la muezinejon.