Movado de Demokrata Evoluo de Centra Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Movado de Demokrata Evoluo de Centra Afriko (france Mouvement d'Evolution Démocratique de l'Afrique CentraleMEDAC) estis politika partio de la Centrafrika Respubliko kaj estis estrita de Abel Goumba. MEDAC estis fondita en 1960 de Goumba kaj Pierre Maleombho, la eksa prezidanto de la Nacia Asembleo eksigita de David Dacko, post kiam ili forlasis la partion MESAN.

Okaze de la baloto de la sama jaro, MEDAC kolektis proksimume 20% el la voĉdonoj, kaj 11 el la 15 seĝoj.

MEDAC estis forigita la 23-an de decembro 1960 de la registaro. La parlamenta imuneco de Goumba estis nuligita, kaj li estis arestita kune kun sep aliaj estroj de MEDAC.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • O'Toole, Thomas. The Central African Republic: The Continent's Hidden Heart. Boulder: Westview Press, 1986.