Moyeuvre-Grande - jen france - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en ladepartementoMoselle, nomata laŭ la rivero Mozelo, en la historia kultura regiono Loreno kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("granda oriento"). Historie la loko ekde la 9-a jarcento nomiĝis germaneModover, sed tiu nomo ne konserviĝis kiam meze de la 17-a jarcento la najbara Francio konkeris kaj en 1659 aneksis tiun parton de la duklando Luksemburgio kaj instalis la franclingvan nomon Moyeuvre, kiu iĝis Moyeuvre-Grande en 1792 kadre de la Franca Revolucio, kiam parto de la komunumo estis apartigita kiel nova komunumo Moyeuvre-Petite; kiam inter 1871 kaj 1918/1919 la regiono apartenis al la Germana Imperiestra Regno, oni ne restaŭris la antaŭan nomon, sed mikslingvo baptis la lokon Groß-Moyeuvre, kaj la nomo arbitre donita de la naziaj okupantoj dum la Dua Mondmilito eĉ ne menciindas, ĉar ĝi neniel estis bazita sur historia evoluo. La antaŭa malnovaltgermana nomo tamen pluvivas en variaĵo de la nuna franclingva nomo por la lokuloj (vidu sube). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 7 311loĝantoj sur areo de 9,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 762 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoThionville kaj al la kantonoHayange / Hayingen.
Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas Moyeuvriens aŭ Modoveriens.