Mrštík

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeĥlingva literaturo

Mrštík estas familia nomo de du ĉeĥaj verkistoj, fratoj, kiuj parte verkis komune, nome Alois Mrštík kaj Vilém Mrštík, aŭtoroj de klasika dramo Mariŝa, esperantigita de Eva Seemannová.

En Brno estis unu el la teatroj nomita laŭ ili (Teatro de fratoj Mrštík).

Mariŝa (marinjo) rakontas pri knabino, kiu amas junan, sed malriĉan knabon Francisko, tamen la gepatroj trudis al ŝi nejunan vidvon Vávra. Nur post la geedziĝo montriĝas, ke la edzo estas brutala homo, kiu batas Mariŝan kaj traktas ŝin kruele. La gepatroj bedaŭras, ke ili devigis la filinon al tia edziniĝo, Francisko reveninta el soldatservo proponas al Mariŝa komunan forkuron, sed Mariŝa vidas en fideleco al la malamata edzo sian religian devon kaj rifuzas. Fine ŝi tamen liberigas sin, kiam ŝi kuiras al Vávra venenitan kafon kaj mortigas lin. La impreson de la dramo altigas dialekta lingvaĵo.