Muckrakers

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muckrakers (angla ~ „sterko-rastantoj”) estas grupo de usonaj ĵurnalistoj, verkistoj, kiuj famiĝis pro siaj senvualigaj verkoj antaŭ la unua mondmilito. Ili raportis detale kaj laŭ faktoj pri politika kaj ekonomia koruptado, senatenta agado de la grandaj monopoloj kaj pri la mizero, kaŭzita de tiuj.

Ilia nomo estis originale pejorativa kaj venis de prezidento Theodore Roosevelt, kiu en parolo de 14-a de aprilo 1906, komparis ilin al sterkorastanta rolanto en alegoria romano de John Bunyan Pilgrim's Progress, ke ankaŭ ili „kapablas nur subenrigardi”.

La unuaj senvualigaj artikoloj aperis en januara numero de McClure's Magazine 1903. Tiam la artikoloj de Lincoln Steffens, Ray Stannard Baker kaj Ida M. Tarbell observis la lokajn registarojn, trestojn, situon de la industria laboristaro.

La artikoloj pri politika koruptado, merkataj trompoj, industriaj monopoloj kaŭzis grandan eĥon en la socio, kio instigis ankaŭ aliajn pli akre kritiki la usonan socion.

La movado de la muckrakers forfloris kaj malaperis inter 1910 kaj 1912.

Gravuloj de la movado[redakti | redakti fonton]

  • Charles Edward Russell: The Greatest Trust in the World (1905), The Uprising of the Many (1907)
  • Lincoln Steffens verkis pri korupta urba kaj federacia politika vivo en The Shame of the Cities (1904)
  • Brand Whitlock: The Turn of the Balance (1907)
  • Thomas W. Lawson: Frenzied Finance (1904–05)
  • Ida M. Tarbell: History of the Standard Oil Company (1904)
  • Edwin Markham: Children in Bondage
  • Upton Sinclair: The Jungle (1906)
  • Samuel Hopkins Adams: Great American Fraud (1906)
  • David Graham Phillips: The Treason of the Senate (1906) helpis akceptigi la 17-an aldonon de la usona konstitucio, kiu deklaris, ke la senatanojn elektu rekte la ŝtatanoj.