Muelcilindro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muelcilindro en muelejo.

Muelcilindro estas baza maŝino en grenmuelejo, kiu prilaboras grenon per muelado, t.e. per distranĉado, frakasado kaj pistado de greno. Tion plenumas du cilindroj el kvalita ŝtalo, kutima longeco 80 cm, ĉiu kelkcent kilogramoj peza. Ilia surfaco estas diversmaniere alĝustigita por plenumi la unuopajn specojn kaj fazojn de la muelado en la momento de tuŝo de ambaŭ cilindroj. La cilindroj anstataŭas la historiajn muelŝtonojn, kiuj nur nediferencige ŝrotis la grenon por plua prilaboro per kribrado kaj blutado. Muelŝtonoj estas nun uzataj ĉefe kiel agrikulturaj ŝrotiloj, kiuj ŝrotas agroproduktojn uzataj kiel furaĝo.