Moskeo de Muhafiz Ĥan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muhafiz Khan Mosque)
Moskeo de Muhafiz Ĥan
moskeo [+]
Koordinatoj23° 1′ 4″ N, 72° 35′ 21″ O (mapo)23.017872.5892Koordinatoj: 23° 1′ 4″ N, 72° 35′ 21″ O (mapo)

Estiĝo1465

Moskeo de Muhafiz Ĥan (Guĝarato)
Moskeo de Muhafiz Ĥan (Guĝarato)
DEC
Moskeo de Muhafiz Ĥan
Moskeo de Muhafiz Ĥan
Lokigo de Guĝarato en Barato

Map
Moskeo de Muhafiz Ĥan
Vikimedia Komunejo:  Muhafiz Khan Mosque [+]
vdr
La Moskeo de Muhafiz Ĥan
Moskeo de Muhafiz Ĥan, 1855
Moskeo de Muhafiz Ĥan, 1855
moskeo
Loko
Ŝtato Guĝarato
Municipo Ahmadabado
Koordinatoj 23° 01′ 04″ Nordo 72° 35′ 21″ Oriento / 23.0177778 °N, 72.5891667 °O / 23.0177778; 72.5891667 (mapo)
Bazaj informoj
Religio
Statuso Monumento de Nacia Gravo
ASI Monument No. N-GJ-26
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Hind-Islama Arkitekturo
Tipo de konstruaĵo Mosque
Konstruado -1465
Specifo
Longo 15.54m
Larĝo 10.97m
Alto 16.76m
Ligiloj
vdr
La moskeo de Muhafiz Ĥan, Ahmadabado (c. 1880)

La Moskeo de Muhafiz Ĥan estas dekkvin-jarcenta moskeo en la urbo de Ahmadabado en la Barata ŝtato de Guĝarato.  Oni konsideras ĝin unu el la plej esceptaj konstruaĵoj en la urbo.[1][2]   La moskeo konstruiĝis en 1465 de Ĝamajl-ud-Din Muhafiz Ĥan dum la regno de Mahmud Ŝah I (1458-1511).  Oni taksas ĝin elstara ekzemplo de Mogola arkitekturo.[3] Ĝi nomiĝis por la tiama guberniestro de la regiono.  La moskeo estas protektata konstruaĵo sub la aŭtoritato de la Arĥeologia Enketo de Barato.

La fasado de la moskeo havas tri arkajn enirejojn, kaj riĉe ĉizitan minareton ĉe ĉiu fino.  La desegno havas trajtojn similajn al tiuj de la moskeo de Isanpuro, kaj enkondukis novan arkitekturan stilon al Ahmadabado.[4][5] Ĝia longo estas 16m, kaj ĝia larĝo estas 11m.  La minaretoj estas 15m altaj.[6]  Alexander Forbes farigis lignajn kopiojn de la moseko, kaj resendigis ilin al Anglio dum la jaroj 1880-1885.  Ili nun estas ĉe la Muzeo Viktoria kaj Alberto en Londono.[7][8]

Dum la tumulto en 2002, la moskeo multe damaĝiĝis.  Afzal Khan diris, ke homoj neripareble damaĝis komplikajn ĉizaĵojn sur la sudaj partoj de la konstruaĵo.[9]  La damaĝo kaŭzis malpaciĝon inter la Islamana loĝantaro de Barato.  La riparado de sanktejoj kaj moskeoj multe debatiĝis en parlamento.[10]  La Kongreso pri Barata Historio petis, ke la Arkeologia Enkto de Barato riparu kaj rekonstruu ĉiujn religiajn strukturojn.  Ramakrishna Chatterjee diris al la Enketo, ke la moskejoj de Muhafiz Ĥan, la tombeo de Wali Mohammed Wali, kaj la moskeo de Malik Asin estis damaĝitaj aŭ detruitaj.[11] Je 2006, ripara laboro finiĝis, kaj la moskeo denove malfermiĝis al la publiko.[3]


Bildogalerio[redakti | redakti fonton]

References[redakti | redakti fonton]

  1. Sajnani, Manohar. Encyclopaedia of Tourism Resources in India. Gyan Publishing House, p. 105. ISBN 978-81-7835-018-9.
  2. Prakash, Om. (2004) Cultural History Of India (angle). New Age International, p. 196. ISBN 978-8122415872.
  3. 3,0 3,1 "ASI to restore monuments damaged in Gujarat riots", Times of India, 2006-03-06. (angle)
  4. Visiting Places (angle). Government Of India.
  5. North-east corner of Muhafiz Khan's Mosque, showing sculptural detail at base of minaret, and side arch, Ahmadabad 1720 (angle). The British Library Board. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2018-07-12.
  6. Caine, W. S.. (1890) Picturesque India (angle). Routledge, p. 52.
  7. Yagnik, Achyut; Suchitra Sheth. (2011) Ahmedabad: From Royal city to Megacity (angle). Penguin.
  8. (1869) Gazetteer of the Bombay Presidency: Ahmedabad. Government Central Press, p. 279.
  9. Engineer, Asgharali. (2011) The Gujarat Carnage (angle). Penguin, p. 389. ISBN 978-8125024965.
  10. NN, T, "Demolished shrines issue to come up in Parliament", Times of India, 23 julio 2002. (angle)
  11. Correspondent, Special, "ASI urged to rebuild monuments", 21 March 2002. Arkivigite je 2013-07-03 per Archive.today "ASI urged to rebuild monuments", The Hindu, 21 marto 2002. (angle)