Muhammad Ŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muhammad Shâh)
Muhammad Ŝaho
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1702 (1702-08-17)
en Fatehpur Sikri
Morto 26-an de aprilo 1748 (1748-04-26) (45-jaraĝa)
en Ruĝa fortikaĵo
Religio islamo vd
Familio
Dinastio Timurida dinastio • Baburidoj vd
Patro Khujista Akhtar Jahan Shah vd
Patrino Qudsiya Begam vd
Edz(in)o Qudsia Begum vd
Infanoj Ahmad Shah Bahadur • Anwer Ali • Hazrat Begum vd
Profesio
Okupo kaligrafo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nasir-ud-Din Muḥammad Ŝaho (en persa lingvo: ناصرلدین محمد شاه)[1] (denaske Roŝan Aĥtar (perse روشن اختر))[1] (7a de aŭgusto 1702 – 16a de aprilo 1748)[1] estis Mogola imperiestro el 1719 ĝis 1748.[2] Li estis filo de Ĥuĝista Aĥtar, nome la kvara filo de Bahadur Ŝah la 1-a. Kun la helpo de la Sajidaj fratoj, li ascendis al la trono je juna aĝo de 17 jaroj. Li poste liberiĝis el ili kun la helpo de Asaf Ĝah la 1-a – Sjed Husejn Ali Ĥan estis murdita en Fatehpur Sikri en 1720 kaj Sjed Hassan Ali Ĥan Barha estis ĝismorte venenigita en 1722.[3] Muhammad Ŝah estis granda patrono de artoj, kiel muzikaj, kulturaj kaj administraciaj disvolvigoj. Lia plum-nomo estis Sada Rangila ("ĉiam kontenta") kaj li estas ofte referencata kiel "Muhammad Ŝah Rangila", kaj foje ankaŭ kiel "Bahadur Ŝah Rangila" laŭ sia avo Bahadur Ŝah la 1-a.[4]

Kvankam li estis patrono de artoj, la regado de Muhammad Ŝah estis markita de rapida kaj definitiva malpliiĝo de la Mogola Imperio. La Mogola Imperio fakte jam estis malaltiĝanta, sed la invado fare de Nader Ŝaho de Persio kaj la posta rabado de Delhio, nome la Mogola ĉefurbo, ege akcelis la tendencon. La irado de la okazaĵoj ne nur frapis kaj ekmortigis la Mogolan hegemonion mem, sed ankaŭ altiris la atenton de aliaj eksterlandanoj, kiel la Britoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Muhammad Shah (angle). Alirita 18a de septembro 2017.
  2. Sen, Sailendra. (2013) A Textbook of Medieval Indian History. Primus Books, p. 193. ISBN 978-9-38060-734-4.
  3. Shaharyar M. Khan. (2000) The Begums of Bhopal, ‑a eldono, I.B.Tauris, p. 18. ISBN 978-1-86064-528-0.
  4. Sitar - Google Search. google.com.pk. Alirita 17a de januaro 2014.