Mumioj de Chinchorro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mumioj de Chinchorro en muzeo San Miguel de Azapa

La Mumioj de Chinchorro [ĉinĈOro] estas mumiigitaj restaĵoj de homoj el Sudameriko en kulturo de Chinchorro, trovitaj tie, kie nun estas norda Ĉilio kaj suda Peruo. Ili estas la plej malnovaj ekzemploj de artefarite mumiigitaj homaj restaĵoj. La plej malnovaj datas de 7 000 jaroj. La mumioj estis daŭre faritaj ĝis ĉirkaŭ 1800 a.K.

Ili estis unue studitaj de la anda arĥeologo Max Uhle en 1914. Hodiaŭ, pli ol 280 mumioj estis trovitaj. Ĉirkaŭ 120 el ili estas konservitaj en la muzeo de la Universitato de Tarapacá. Lastatempe, sciencisto vidis, ke kelkaj el la mumioj estas degelantaj.

Tio estas ĉar la pliigita humideco pro la klimata ŝanĝo lasas mikrobojn ataki la haŭton.[1]

Tumuloj el konkoj kaj osta ĥemio sugestas ke 90% de la dieto de ĉi tiuj personoj estis mariskoj.

Teĥnikoj[redakti | redakti fonton]

Uhle kategoriigis la tipojn de mumiigo kiujn li vidis en tri kategoriojn: simpla traktado, kompleksa traktado, kaj kot-tegitaj mumioj. Depost tiam, aliaj arĥeologoj rafinis lian klasifikon kaj nun plejparte uzas la sekvan klasifikon de mumiigo de Chinchorro: natura, nigra, ruĝa, kot-tegita kaj bandaĝita mumioj.[2] La du plej komunaj teĥnikoj uzitaj en mumiigo de Chinchorro estis la nigraj mumioj kaj la ruĝaj mumioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kraul, Chris, 2015, "Mystery of Melting Mummies," Chicago Tribune May 17, p. 29.
  2. Wise, Karen, 2003, "Chinchorro Mummies," Written in Bones: How Human Remains Unlock the Secrets of the Dead. Toronto: Firefly. Pp. 166-70. Print.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chinchorro mummies en la baza angla Vikipedio.