Murzuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Murzuk, MarzuqMurzuq (arabe مرزق) estas oazo kaj urbo en sudokcidenta Libio kaj unu el la ĉefaj komunumoj de la distrikto Murzuk. Ĝi situas en la norda angulo de la Murzuka dezerto, dezerto de la grandaj sablaj dunoj. La urbo evoluis ĉirkaŭ la oazo, kiel haltejo de la nord-suda trafiko tra la Saharo. Murzuk situas 120 km sude de Sabha, la politika kaj ekonomia centro de Fezano.

Oni konstruis tie fortikaĵon en 1310 - kiu nun estas en ruinoj - kaj la urbo prosperis dum ses jarcentoj. La urbo malgraviĝis kun alveno de la moderna transportado, trafiko, itala okupado (ekde 1914). Ĝi havis en 1960 ĉ. 7.000 loĝantojn, en 2005 jam ĉ. 43.000.