Muzeo 1806 (Jena-Cospeda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La muzea memorigloko.
Detaloj pri la bataloj in situ.
La t.n. Napoleona ŝtono ĉe Windknollen surmontete en Cospeda.

La Muzeo 1806 (germane: Museum 1806) troviĝas en Jena-Cospeda kaj memorigas onin pri la bataloj surlokaj de la tempo de Napoleono Bonaparte, Jenaer Straße nr 12.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

Dediĉas sin la muzeo al eventego el la eŭropa historio: la Duobla batalo ĉe Jena kaj Auerstedt dum la Tria napoleona milito, en la 14-a de oktobro 1806.

Estinte privata kolekto, la ekpozicio publiken ekmontritis en 1999 en nova formo kaj kun nova enhavo. Tenadas kaj prizorgas ĝin la Instituto pri milithistoria esplorado de Jena (Institut zur militärgeschichtlichen Forschung Jena 1806 e.V.) kun daŭra subteno - ankaŭ kolektere - de la Urba muzeo de Jena. Ĝi situas rekte sur la iama batalkampo.

Ekpozicia travivaĵo[redakti | redakti fonton]

Elmontritaĵoj pri la batalo kaj la militoj de 1806/07 inter Prusio kaj Franclando, riĉa kartaro kaj bildaro kiel ankaŭ raportoj de tiutempuloj informas ravige la vizitantojn. Tia ĉio ebligas onin konkrete imagi al si la spacajn kaj strategiajn kondiĉojn de la historia luktado.

Krom detaloj pri la antaŭa historio, la kialoj, la paso de la eventoj, la mondpolitikaj sekvoj kaj la armila tekniko gravas ankaŭ la ŝanĝoj en la ĉiutaga vivo de la tuŝitaj homoj en la regionoj kaj la soldatoj kiel unuopuloj.

La rondiradon tramuzean plibonigas aŭd-vida eksplikilo. Akompanas la daŭran ekspozicion dum la tuta jaro multaj pluaj aranĝoj de la menciita societo (i.a. prelegoj, individuaj rondgvidadoj enmuzea kaj sub libera ĉielo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 108-109

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]