Muzeo de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de la muzeo : fiakro de la urbestro.

La muzeo de Londono (anglalingve Museum of London) estas muzeo dediĉita al la historio de Londono, ekde paleolitiko ĝis hodiaŭ. La muzeo troviĝas ene de konstruaĵo de la 1970-aj jaroj proksime al la Barbican Centre, 10 minutojn norde de la katedralo Sankta Paŭlo. La eniro estas senpaga. Ĝi estas sufiĉe moderna muzeo, kun multaj videoj, ofte plej taŭgaj por junuloj.

La muzeo estas administrita de la Corporation of London kaj de la ŝtatdepartemento pri kulturo. La unua direktoro estis Max Hebditch, kiun sinsekvis Simon Thurley en 1997 kaj poste la profesoro Jack Lohman.

Eksteraj ligiloj