Muzeo pri metalmetioj (Steinbach-Hallenberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vilaĝo kun la monto Arnsberg kaj la ruino Hallenburg.

La Muzeo pri metalmetioj (germane: Metallhandwerksmuseum) troviĝas en Steinbach-Hallenberg, Hauptstraße nr 45.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeon gastigas la monumentprotektita ensemblo Heimathof, kultura centro kun bunta aranĝogamo kaj sidejo de la porturista agentejo.

naŭgurite en 1996 ĝi prezentas al historion de la tuta regiono de Haselgrund kun la ĉefloko Steinbach-Hallenberg el la perspektivo de ties ekonomia evoluo. Minado, metalurgio, metioj pri etferaĵoj dum jarcentoj karakterizis la vivon de la lokuloj. Ege ŝatataj estis antaŭ ĉio la mane forĝitaj najloj, tenajloj, hufferoj, korktiriloj, feraj papilotoj. Pluraj ekzempleroj plibeligas la muzean elmontradon.

Krom ekspoziciaj salonoj, kiuj donas ideon eĉ pri flankaj metioj en konekto kun etferaĵoj, allogas onin ankaŭ la gaplaborejoj. Tie eblas ne nur spekti la produktadajn procezojn sed ankaŭ kunhelpi. En vidinda kamparana ĝardeno estas ekde 1999 najloforĝejo. En la 2005-a jaro aldonitis la tutmonde unika, historia laborejo pri korktiriloj Recknagel.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 157-158

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]