Nólsoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nólsoy
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Ferooj
Geografia situo 61° 59′ 4″ N, 6° 39′ 2″ U (mapo)61.984444444444-6.6505555555556372Koordinatoj: 61° 59′ 4″ N, 6° 39′ 2″ U (mapo) f1
Situo de Nólsoy
Situo de Nólsoy

Map

Areo 10,3 km² f4
Plej alta loko Eggjarklettur
372 mf5
Loĝantaro 252 (1-a de januaro 2007)
24 loĝ./km²
Mapo de Nolsoy
Mapo de Nolsoy
vdr

Nólsoy (dane Nolsø) estas insulo sur meza parto de Ferooj, oriente de la ĉefurbo Tórshavn, de insulo Streymoy. Ĝia sola komunumo estas la samnoma Nólsoy kun ĉ. 250 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fiŝkapta ŝipo en haveno de Nólsoy (1989)

Nólsoy situas 5 km oriente de la ĉefurbo, Tórshavn. Ĝi havas areon de 10,32 km², la insulo etendiĝas 9 km longe en nordokcidentan-sudorientan direkton kaj donas naturan protekton kontraŭ la orientaj tempestoj. Ĝia plej alta monto estas la 372 m alta Eggjarklettur, tiel ĝi estas la plej plata el la insuloj de Ferooj. La sola komunumo situas sur la terkolo inter la suda monto kaj la norda plata parto. Sur du montaj altaĵoj oni konstruis po unu lumturon en fino de la 19-a jarcento: sudoriente Øknastangi kaj sude Borðan; tiu lasta estas la plej granda lumturo de Danio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo trafikas nur kelkaj aŭtomobiloj. Ĉiutage plurfoje trafikas pramo al Tórshavn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La plej granda kolonio tutmonde de Malgranda petrelo (Hydrobates pelagicus) reproduktiĝas sur la insulo de Nólsoy.