Reto Natura 2000

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NATURA 2000)

Natura 2000 estas ekologia reto de areoj de konservado de la biodiverseco ene de la Eŭropa Unio.

Ĝi konsistas el Zonoj de Speciala Konservado (ZSK), deciditaj laŭ la Direktivo de Habitatoj, same kiel el Protektitaj birdaj areoj (PBA) starigitaj laŭ la Direktivo de Birdoj. Ties celo estas sekurigi la survivadon porlonge de la specioj kaj habitatoj plej minacataj el Eŭropo, kontribuante halti la perdon de biodiverseco okazita de la kontraŭa efiko de la homa agado. Estas la ĉefa ilo por la konservado de la naturo en la Eŭropa Unio.

Tiu reto de kongruaj spacoj fundamentiĝas sur la politiko de konservado de la naturo de la Eŭropa Unio laŭ ties Direktivo de Habitatoj, kiu komplementas la Direktivon de Birdoj de 1979.