NOTES

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NOTES estas mallongigo por la angla Natural Orifice Translumenal Endoscopic Surgery (en Eo: Operacio per endoskopo tra naturaj aperturoj). Temas pri endoskopa operacio de la gastroenterologio, kiu estas pluevoluigo de la laparoskopa kirurgio kaj la gastroenterologia endoskopio.

Ĉe laparoskopio, oni enkondukas la aparaton tra tranĉetoj de la homa surfaco, tiel oni evitas estiĝon de pli grandaj vundoj kaj cikatroj. La NOTES ŝanĝas la teknikon tiel, ke la instrumentoj estas enkondukitaj tra buŝo, anusovagino. Oni tranĉetas en nutraĵkanalo, stomako, intesto kaj povas facile atingi la internajn organojn de la malsanulo. Post la sukcesa operacio, la tranĉeto estas fermita per kudrado aŭ per krampoj.

La tekniko estas nun (2008) ankoraŭ eksperimenta, sed oni jam elprovis tion je homoj. Oni ankoraŭ esploras, analizas danĝeron de la interna sangumo aŭ blovon de la korpoj per karbona dioksido.

La avantaĝoj de la tekniko estas gravaj. La stomako havas malpli da dolorreceptorojn, tiel oni bezonas malpli da narkotaĵoj pro la operacio, dum la ripoza tempo estas pli mallonga. La stomaka acido povas eblajn bakteriojn sendanĝerigi. Internaj organoj estas pli facile atingeblaj kaj eksteraj cikatroj ne estiĝas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Scar-free surgery through the mouth. New Scientist Nr. 2602 , S. 12