Nacia Konsilio de Namibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La parlamentejo en Vindhuko

La Nacia Konsilio (angle National Council) estas la unua ĉambro de la parlamento de la Respubliko Namibio. La Nacia Asembleo de Namibio konsistigas la duan ĉambron.

Laŭ la namibia konstitucio de marto 1990 la Nacia Konsilio de Namibio havas politike konsilan funkcion kaj konsistas el 26 deputitoj, po du el la 13 regionaj konsilioj de la la ŝtato.

Rezultoj de la lastaj parlamentaj balotoj kaj disdivido de la seĝoj en la Nacia Konsilio:

Partio Seĝoj 1992 Seĝoj 1998 Seĝoj 2004
SWAPO 19 21 24
Demokratia Gimnastikeja Alianco (DTA) 6 4 1
Unuiĝinta Demokratia Fronto (UDF) 1 1 1
26 26 26

Nacia Asembleo kaj Nacia Konsilio havas sian sidejon en la nacia ĉefurbo Vindhuko kaj kunvenas en la tiel nomata "palaco de inko".

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la Nacia Konsilio (en la angla) greke balotoj en Namibio greke regionaj balotoj en Namibio (en la germana)