Nacia Muzeo de Pakistano
Nacia Muzeo de Pakistano | |||
---|---|---|---|
urdue قومی عجائب گھر پاکستان, angle National Museum of Pakistan | |||
muzeo | |||
Fronta vido de la muzeo | |||
arta muzeo, nacia muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Sindo | ||
Municipo | Karaĉio | ||
Koordinatoj | 24° 51′ 9″ N, 67° 1′ 4″ O (mapo)24.8526167.01791Koordinatoj: 24° 51′ 9″ N, 67° 1′ 4″ O (mapo) | ||
Estiĝo | 1950 | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
|
|||
|
|||
Nacia Muzeo de Pakistano | |||
Vikimedia Komunejo: National Museum of Pakistan [+] | |||
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle) | |||
La Nacia Muzeo de Pakistano (urdue قومی عجائب گھر پاکِستان, IAST-e qaumī ajāyaba ghara pākistāna) estas muzeo situanta en Karaĉio (Sindo, Pakistano).[1][2]
Historio kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]La Nacia Muzeo de Pakistano estis starigita la 17-an de aprilo1950, anstataŭigante la Viktorian Muzeon. La muzeo moviĝis al sia nuna loko — en Burns Garden, strato D-ro Zia-ud-din Ahmed — en 1970.
La baza celo de la kreado de la Nacia Muzeo estis la kolekto, konservado, studo kaj ekspozicio de la dokumentoj de la kultura historio de Pakistano.
En 1970 ekzistis nur kvar galerioj en la Muzeo. Tra la jaroj la muzeo kreskis kaj nun gastigas totalon de dek unu galerioj. La muzeo ankaŭ enhavas kolekton de artefaktoj ligitaj al la kultura heredaĵo de Pakistano, inkluzive de Induso-civilizaciaj artefaktojn, Gandara-civilizaciaj skulptaĵoj, islama arto, antikvaj moneroj kaj manuskriptoj, kiuj dokumentas la politikan historion de Pakistano. Ekzistas ankaŭ etnologia galerio kun statuoj laŭ realaj dimensioj skulptitaj fare de la malsamaj etnoj nun vivantaj en la kvar provincoj de moderna Pakistano.
La muzeo havas kolekton de sigeloj kaj statuoj trovitaj ĉe la arĥeologia situo Mohenĝo-daro .
La muzeo havas kolekton de 58 000 antikvaj moneroj kaj centojn da skulptaĵoj. Krome, proksimume 70 000 publikaĵoj, libroj kaj aliaj materialoj de la departemento pri arĥeologio kaj muzeoj moviĝis al la Nacia Muzeo, por ke vizitantoj kaj publiko povu vidi kaj konsulti ilin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ National Museum of Pakistan, Karachi. Sindh Tourism Development Corporation (STDC).
- ↑ KARACHI: Quran Gallery stays closed as termites spread. Dawn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nacia Muzeo de Pakistano, en la retejo de la gubernio de la urba distrikto de Karaĉio
- La Nacia Muzeo de Pakistano, en caroun.com, Vankuvero, Kanado
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museo Nazionale del Pakistan en la itala Vikipedio.