Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fronta fasado de la muzeo.

La Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano (azerbajĝana : Azərbaycan Milli İncəsənət Muzeyi) estas la ŝtata muzeo pri arto de Azerbajĝano kaj estas la ĉefa arto muzeo de Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano. La muzeo situas en la urbocentro de Bakuo (strato Niyazi küçəsi 9–11). Ĝi konsistas el sesdek ĉambroj. La Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano estis fondita en 1920.

Kolekto

La muzeo enhavas pli ol 17,000 artaĵojn. Oni montras ĉirkaŭ 3,000 verkojn, la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La permanentajn eksponaĵojn de la muzeo konsistigis ĉefe bildoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj etnaj ordinaraj laboraĵoj (meblaroj, manĝilaroj, brodaĵoj ktp). En la muzeo okazas dumtempaj ekspozicioj laŭtemaj. Ekde ĝiaj komencoj, la galerio fariĝis grava kolekto el aĉetaĵoj aŭ donacoj de artaj verkaĵoj.

La muzeo entenas artkolektojn pentroarto, kiuj datiĝas ĝis la 16-a jarcento. En artgalerio de fremda eŭropaj pentroarto troviĝas la franca, itala, nederlanda, flandra, germana kaj rusa. Interalie videblas verkoj fare de Frans Hals, Karl Brjulov, Vasilij Vereŝĉagin, Isako Levitan, Valentino Serov, Vasilij Tropinin, Konstanteno Korovin kaj Ivan Ŝiŝkin. Ankaŭ estas verkoj de la azeraj artistoj Mir Mohsun Navvab, Bahruz Kangarli, Tair Salakhov, Azim Azimzade, Salam Salamzade, Vidadi Narimanbekov, Mikail Abdullayev kaj Togrul Narimanbekov.

Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj kiel libro miniaturoj de la 17-a-19-a jarcentoj kaj lako miniaturoj de la 18-a-19-a jarcentoj. La muzeo ankaŭ posedas kolektaĵojn de orienta arto, ĉefe iranajn, turkajn, ĉinajn kaj japanajn artaĵojn. La muzeo havas en si ne nur la kolektaĵojn, sed vastan kolektaĵon de bibliotekon, kaj arĥivojn.

Horaro

La muzeo estas malfermita marde ĝis dimanĉe de la 10-a ĝis la 18-a horo. Lunde ĝi estas fermita kiel la plej multaj muzeoj en Bakuo.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 40° 21′ 47″ N 49° 49′ 54″ O / 40.36306 °N, 49.83167 °O / 40.36306; 49.83167 (mapo)