Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano
Azərbaycan Milli İncəsənət Muzeyi
arta muzeo
Lando Azerbajĝano vd
Situo Bakuo
Adreso Niyazi küç.
Arkitekto(j) Nikolaus von der Nonne vd
Estiĝo 1936
Direktoro Chingiz Farzaliyev • Ibrahim Zeynalov • Kazim Kazimzade • Salam Salamzada
Koordinatoj 40° 21′ 47″ N, 49° 49′ 54″ O (mapo)40.36305649.831667Koordinatoj: 40° 21′ 47″ N, 49° 49′ 54″ O (mapo)
Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano (Azerbajĝano)
Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano (Azerbajĝano)
DEC
Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano
Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano
Situo de Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano
Map
Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano
Retpaĝo http://nationalartmuseum.az/?lang=en
vdr
La fronta fasado de la muzeo.

La Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan Milli İncəsənət Muzeyi) estas la ŝtata muzeo pri arto de Azerbajĝano kaj estas la ĉefa arto muzeo de Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano. La muzeo situas en la urbocentro de Bakuo (strato Niyazi küçəsi 9–11). Ĝi konsistas el sesdek ĉambroj. La Nacia Muzeo de la Belaj Artoj de Azerbajĝano estis fondita en 1920.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La muzeo enhavas pli ol 17 000 artaĵojn. Oni montras ĉirkaŭ 3 000 verkojn, la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La permanentajn eksponaĵojn de la muzeo konsistigis ĉefe bildoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj etnaj ordinaraj laboraĵoj (meblaroj, manĝilaroj, brodaĵoj ktp). En la muzeo okazas dumtempaj ekspozicioj laŭtemaj. Ekde ĝiaj komencoj, la galerio fariĝis grava kolekto el aĉetaĵoj aŭ donacoj de artaj verkaĵoj.

La muzeo entenas artkolektojn pentroarto, kiuj datiĝas ĝis la 16-a jarcento. En artgalerio de fremda eŭropaj pentroarto troviĝas la franca, itala, nederlanda, flandra, germana kaj rusa. Interalie videblas verkoj fare de Frans Hals, Karl Brjulov, Vasilij Vereŝĉagin, Isako Levitan, Valentino Serov, Vasilij Tropinin, Konstanteno Korovin kaj Ivan Ŝiŝkin.

Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj kiel libro miniaturoj de la 17-a-19-a jarcentoj kaj lako miniaturoj de la 18-a-19-a jarcentoj. La muzeo ankaŭ posedas kolektaĵojn de orienta arto, ĉefe iranajn, turkajn, ĉinajn kaj japanajn artaĵojn. La muzeo havas en si ne nur la kolektaĵojn, sed vastan kolektaĵon de bibliotekon, kaj arĥivojn.

Notindaj pentristoj ekspoziciitaj[redakti | redakti fonton]

Inter la pentristoj reprezentitaj estas:

Azerbajĝanaj pentristoj[redakti | redakti fonton]

  • Mir Mohsun Navvab
  • Bahruz Kangarli
  • Tahir Salahov
  • Azim Azimzade
  • Salam Salamzade
  • Vidadi Narimanbekov
  • Mikayil Abdullayev
  • Togrul Narimanbekov

Eksterlandaj pentristoj[redakti | redakti fonton]

Itala deveno[redakti | redakti fonton]

  • Gercino
  • Leandro Bassano
  • Francesco Solimena
  • Lorenzo Bartolini

Franca deveno[redakti | redakti fonton]

  • Jules Dupré
  • Gaspard Dughet
  • Pascal Dagnan-Bouveret
  • Jean-Joseph Benjamin-Constant

Flandraj kaj nederlandaj devenoj[redakti | redakti fonton]

  • Frans Hals
  • Miĥiel Jansz. van Mierevelt
  • Adriaen Brouwer
  • Adriaen van Ostade
  • Justus Sustermans
  • Pieter Claesz

Germana deveno[redakti | redakti fonton]

  • Johann Heinrich Roos
  • Fritz August Kaulbach

Pola deveno[redakti | redakti fonton]

  • Jan Styka

Rusa deveno[redakti | redakti fonton]

Horaro[redakti | redakti fonton]

La muzeo estas malfermita marde ĝis dimanĉe de la 10-a ĝis la 18-a horo. Lunde ĝi estas fermita kiel la plej multaj muzeoj en Bakuo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

40° 21′ 47″ N 49° 49′ 54″ O / 40.36306 °N, 49.83167 °O / 40.36306; 49.83167 (mapo)