Nagykároly és Vidéke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagykároly és Vidéke (Nagykároly kaj ĝia regiono) estas socia semajngazeto en Nagykároly de 1884. Ĝiaj kunlaborantoj estis Gyula Kovács, aktoro, Gusztáv Lauka, memuaristo. De 1906 ĝi estis la gazeto de Függetlenségi és 48-as Párt (Sendependa kaj 48-a Partio). Post 1920 respondecredaktis Samu Gál, sekve kiel ĉefredaktoroj redaktis Ferenc Ádám (1924-26), Sándor Benedek (1926), Géza Berey (1930-31). Post malpermeso de hungaraj loknomoj ĝi titoliĝis Szabad Szó ĝis aŭgusto 1940. En septembro 1994 denove aperis kun la originala titolo. Ĝia fondanta ĉefredaktoro: Balázs Béla Végh, redaktoroj Zoltán Silimon-Várday kaj Angéla Gui.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.