Narciso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la figuro Narciso el la greka mitologio. Pri la samnoma floro narciso vidu tie.
Narciso de Michelangelo Caravaggio

Narciso estas legenda figuro. Filo de la rivero Cefizo li enamiĝis tiom al sia surakva spegulbildo, ke li dronigis sin en la rivero. Kiam la belega junulo naskiĝis, divenisto aŭguris, ke tragedio okazos, se la belulo iam vidos sian propran figuron; Narciso unu tagon vidis sin sur laga akvospegulo kaj estis kaptita de profunda, senmoviga enamiĝo, kiu kondukis lin al morto. En la loko de sia morto, riverborde, poste ekkreskis bela floro, kiun la legendo difinis kiel transformiĝo de la junulo kaj kiu ricevis la saman nomon narciso.

La nomo Narciso estas uzata kiel antonomazio.

Komparu kun: narcisismo

Vidu ankaŭ