Narda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo en Narda
Ĉefstrato de Narda

Narda estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Narda signifas slave: Nerada (familia nomo).

Bazaj informoj

Situo

Narda troviĝas 10 km-ojn de Szombathely.

Historio

La unua mencio devenis el 1221 en formo "Nerde". Dum la historio estis 2 vilaĝoj, Kisnarda kaj Nagynarda (malgranda kaj granda), kiuj kuniĝis en 1950. La turkoj detruis la vilaĝon en 1532. Poste alvenis kroataj loĝantoj. Post 1945 laŭ la aŭstra landlimo fer-kurteno konstruiĝis. Por viziti la vilaĝon devis esti permesilo. En 1989 la fer-kurteno nuliĝis, kaj oni trovis tie zonon netuŝitan dum 40 jaroj.

Vidindaĵoj