Natalie Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalie Wood en 1981
Natalie Wood en 1973

Natalie WOOD, origine: Natalja Nikolaevna ZAĤARENKO (naskiĝis la 20-an de julio, 1938, mortis la 29-an de novembro, 1981) estis usona aktorino. Ŝi estis la fratino de la aktorino Lana Wood. Natalie kaj ŝia fratino Lana estis fanoj de reĝisoro Sam Wood kaj prunteprenis lian nomon je la komenco de ilia kariero.

Natalie Wood naskiĝis en Sanfrancisko, Kalifornio, kiel filino de rusaj enmigrintoj. Jam en la aĝo de kvin jaroj ŝi ricevis sian unuan malgrandan filmrolon. Ŝi famiĝis en la jaro 1955, kiam ŝi apud James Dean aperis en la filmo Rebel Without a Cause kaj unuafoje estis nomumita por la Oskaro. Du pliaj nomumoj sekvis, pro Splendor in the Grass kaj Love With the Proper Stranger – tamen ŝi neniam gajnis la premion.

Natalie Wood dronis en la aĝo de 43 jaroj. Ŝia lasta filmo Brainstorm aperis du jarojn post ŝia morto, en 1983.

La 17-an de novembro 2011 la Los Angeles County Sheriff's Department office anoncis ke ili oficiale remalfermis la mortkazon, surbaze de novaj deklaroj de Dennis Davern la ŝipestro de la jakto sur kiu ŝi restadis tuj antaŭ ŝia morto. Ŝia edzo Robert Wagner kaj filmaktoro Christopher Walken tiam ankaŭ estis sur la jakto.

Listo de filmoj

  • Happy Land (1943)
  • Rebel Without a Cause (1955)
  • The Searchers (1956)
  • All the Fine Young Cannibals (1960)
  • West Side Story (1961)
  • Splendor in the Grass (1961)
  • Gypsy (1962)
  • Love With the Proper Stranger (1963)
  • The Great Race (1965)
  • Inside Daisy Glover (1966)
  • This Property is Condemned (1966)
  • Peeper (1975)
  • Meteor (1977)
  • The Last Married Couple in America (1980)
  • Brainstorm (1983)