Nationalmuseum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nationalmuseum

La Nationalmuseum estas la nacia artgalerio de Svedio. Ĝi situas sur la duoninsulo Balsieholmen, en centra Stokholmo. La muzeo proponas vastan artkolekton, ĉefe pro la klopodoj de siaj du protektantoj, la reĝo Gustavo la 3-a de Svedio kaj Carl Gustaf Tessin. La muzeo estis fondita en 1792 sub la nomo Konglig Museum ("Reĝa Muzeo"). La nuna konstruaĵo estis inaŭgurita en 1866, ekde kiam la nomo "Nationalmuseum" estis akceptita.

Ĝi entenas proksimume 500 mil desegnaĵojn, kiuj datiĝas de Mezepoko ĝis la jaro 1900, kolekton da porcelenaĵoj, pentraĵojn, skulptaĵojn sed ankaŭ modernan arton.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 59° 19′ 43″ N 18° 04′ 42″ O / 59.32861 °N, 18.07833 °O / 59.32861; 18.07833 (mapo)