Naum Râmniceanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naum Râmniceanu
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1764 (1764-11-27)
en Corbi
Morto 30-an de novembro 1837 (1837-11-30) (73-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Naum Râmniceanu [rimniĉanu], naskiĝinta la 27-an de novembro 1764 en Corbi (RO), mortinta en 1838 aŭ 1839 en monaĥejo Cernica (distrikto Ilfov), estis rumana kronikisto, poeto kaj tradukisto.

Liaj gepatroj estis en 1755 irintaj de Jina (distrikto Sibiu) al Corbi por eskapi de la malbonaj kondiĉoj por ortodoksuloj[1]. Ili sendis la filon por gimnazia instruado al Bukareŝto. En 1784 li monaĥiĝis en monaĥejo Hurez. Dum la aŭstria-turkia milito, en 1788, li rifuĝis al Jina, hejmo de liaj gepatroj. Poste li iris kiel religia instruisto al Banato kaj vivis en monaĥejo Lipova[2].

Naum Râmniceanu bone sciis Slavonon kaj la antikvan kaj modernan helenajn lingvojn. Li verkis multajn diversspecajn skribaĵojn pri historio, filologio, literaturo kaj teologio[2].

Siajn lastajn jarojn li pasigis en monaĥejo Cernica; tie li ankaŭ mortis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NAUM RÂMNICEANU Personalitate religioasa a satului Corbi (rumane). Alirita 2012-08-18.[rompita ligilo]
  2. 2,0 2,1 Naum Râmniceanu (rumane). Alirita 2012-08-18.[rompita ligilo]