Neŭtrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua observo de neŭtrino en "vezikobarelo", novembro 1970-a.

La neŭtrino estas senŝarga elementa partiklo. En la Norma Modelo la neŭtrinoj ekzistas en tri generacioj: elektrona neŭtrino (), muona neŭtrino (), kaj taŭ-leptona neŭtrino (). Neŭtrinoj estas speco de leptonoj, iliaj respektivaj nomoj rilatas al la leptonoj, kiuj originas ilin.

Neŭtrinojn nur efikas la malforta nuklea forto kaj iometege la gravito. Sciencistoj ne scias ankoraŭ ĉu la neŭtrinoj havas mason. Sed se ili havus mason, tiam ĝi estas tre malgranda.

Al ĉiu neŭtrino, estas asociata ĝia antimateria partiklo, t.e. ĝia antineŭtrino (, , ).

Historio

En 1930 la fiziko-komunumo alfrontas dilemnon: la beta-radiado ne ŝajnas respekti la leĝojn de konservado de energio, movokvanto kaj spino. Por konguigi tiujn principojn, Wolfgang Ernst Pauli postulas la ekziston de nova partiklo kun nula elektra ŝargo, kiun li komence nomis neŭtrono (pri neŭtrala partiklo, la neŭtrono ne estis ankoraŭ eltrovrita). Enrico Fermi nomas ĝin "neŭtrino" (malgranda neŭtrono) en 1933, enkondukante ĝin en lian teorion de la malforta interago.