Logopandekteisiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neaudethaumata)

Logopandecteision (Logopandekteisiono) estas titolo de verko de Thomas Urquhart aperinta en 1653, kiu skizis (tre nebule, sen iaj ajn specifaj vortoj aŭ ekzemplaj frazoj) aprioran planlingvon. Li ankaŭ priskribis la saman planlingvon en sia pli frua verko Ekskybalauron (1652). Oni foje nomas la lingvon LogopandecteisionEkskybalauron, sed tiuj estas la nomoj de la verkoj priskribantaj ĝin, kaj Urquhart eble ne intencis tiujn kiel la nomo de la lingvo mem.

Urquhart en la unua libro de Logopandecteision superrigardas la malperfektojn kaj malsimilecojn de diversaj antikvaj kaj modernaj lingvoj, kaj poste skizas la gramatikon de sia universala lingvo (nur supraĵe); en la ceteraj kvin libroj li klarigas tion, kial li ne jam aperigas pli detalan gramatikon, vortaron, tekstojn ktp. Ekskybalauron, aŭ la Ĵuvelo havas similan supraĵan priskribon de lia lingvo, kun diversaj aferoj rilataj al skotlanda historio.

Laŭ la priskribo de Urquhart la lingvo havas substantivan deklinacion kun 11 kazojn, 4 nombrojn (singularo, dualo, pluralo kaj "redualo"), kaj 11 genrojn. Verboj havas 11 tempojn, 7 modojn, kaj 4 voĉojn. Ĝia alfabeto kaj fonemaro havas ĉiujn sonojn trovatajn en la diversaj eŭropaj lingvoj. Ĝi estus tute regula, sen difektaj konjugacioj. Ĉiu vorto havus almenaŭ 10 sinonimojn kun iom nuance malsamaj signifoj.

Ŝajne ĝi estus kategoria lingvo simila iel al Ro aŭ la "Real Character" de John Wilkins, kie la formo de vorto indikas ĝian gramatikan kaj semantikan kategorion.

Estas nesciata, ĉu ĉio ĉi estas nur blago de Urquhart, aŭ ĉu serioza priskribo de lingvo kies pli detala gramatiko li ial ne sukcesis eldoni; sed la unua ebleco ŝajnas la pli probabla.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

URQUHART, Thomas
LOGOPANDEKTEISION OR, AN INTRODUCTION TO THE UNIVERSAL LANGUAGE DIGESTED INTO THESE SIX SEVERAL BOOKS
London, RICHARD TOMLINS: 1653


Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]