Nederlandse Spoorwegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nederlandse Spoorwegen (NS) estas la ĉefa fervoja entrepreno de Nederlando en la sektoro de transporto de vojaĝantoj. Deveninta de la antaŭa publika administracio de nederlandaj fervojoj, "Staatsspoorwegen", kies nomon ĝi konservis, ĝi plenumas ĉ. 80 % el la fervoja transporto de vojaĝantoj en la lando konkurence kun kelkaj privataj entreprenoj antaŭ nelonge alvenintaj sur la merkato. Ĝi veturas sur fervojoj mastrumataj de Prorail, ŝtata organizo, ankaŭ deveninta de malnova NS (Direktivo pri fervoja transporto de 1991 postulis disigon de entreprenoj de transporto disde infrastrukturoj).

Vidu ankaŭ

Listo de Amsterdamaj metrostacioj

Eksteraj ligiloj