Nemescsó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo luterana de Nemescsó
Katolika preĝejo de Nemescsó

Nemescsó (nemeŝĉo) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Kőszeg. Nemes signifas hungare: nobelo, csó estas praa hungara nomo. La komunumo germane nomiĝas Tschobing.

Geografio

Nemescsó situas laŭ flankovojo. Kőszeg estas atingebla.

Historio

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj dum la romia epoko. Longe nur nobeloj vivis tie. En 1681 en Nemescsó la luteranoj havis la rajton konstrui preĝejon.

Vidindaĵoj

La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1876. La vilaĝo estis grava luterana centro, krome funkciis ankaŭ kalvinana religio. La luterana baroka preĝejo konstruiĝis en 1784. Alispeca vidindaĵo estas kastelo de Weöres (voroŝ).

Vidu ankaŭ