Neumühle (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La eksa muelejo kaj nuna artogalerio en 2014
Ĉefa enirejo.

La muelejo Neumühle troviĝas en Arnstadt, Hammerecke nr 2. Ĝi servis dum jarcentoj al la najbara Kastelo Neideck kaj al la tuta urbo kiel grava kaj diversfunkcia metiejo. Nuntempe ĝi estas artgalerio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1471 ludonis grafo Heinrich von Schwarzburg al la nurenberganoj Hans Gertner kaj Peter Missener la duonon de la Seiger-domo aĉetita de Thomas Mergkile. En 1580 la komplekso aperas sur la pentraĵo "Arnstadt und das Schloß der Garten beneben seiner Zugehör darinnen". Jam en 1563 estis sur la bieno forĝa martelego (latuno, kupro) kun apuda brikejo. En 1820 la martelegaro apartenas al la Kammer-bieno en Dornheim, kiu ludonas la komplekson kaj liveras ankaŭ bieron kiu estas elverŝita surloke en Arnstadt.

Alikonstruo en muelejon[redakti | redakti fonton]

En 1842 la tuto alikonstruitis en muelejon kaj ludonatas fare de la dukinoj al la bakista gildo de Arnstadt. En 1854 la gildo aĉetas ĝin kaj la muelejo eknomitis neoficiale Bäckermühle. En 1919 la inĝeniero Paul Gockenbach aĉetis la muelejon kaj faris restaŭradojn. Robert Gockenbach alikonstruigis en 1923 la akvofortan mekanismon kaj instaligis du novajn turbinojn. En la 13-a de junio 1923 fonditis la entrepreno Neumühle AG kaj oni komercis per nutraĵoj kaj bestomanĝaĵoj. De 1929-34 la muelejo ne funkciis pro bankroto.

En 1934 la muelisto-majstro Otto Neumann aĉetis la muelejon. Post juraj kvereloj la rekomenciĝo de la muelado iĝis en 1936. Post 1945 la tuto modernigitas kaj intertempe laboris pli ol 100 homoj surloke. En 1949 la unua pneŭmatika muelado de tuta Turingio estis tie ĉi. Pojare faritis 1000 tunoj da tritiko kaj ĝi prilaboritis al faruno (750 tunoj) respektive al flankaj produktoj (ekz. al brano: 245 tunoj). En 1978 transprenis Hermann Neumann la muelejon de la patro kaj daŭrigis la mueladon ĝis la 1990-aj jaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 377
  • Otto Neumann: Die Mühle dient dem Volke! Neumühle Arnstadt, Arnstadt 1950 (Mitteilungs- und Werbeblatt)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]