Neustadt (Ontario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neustadt
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 44° 5′ N, 81° 0′ U (mapo)44.08-81Koordinatoj: 44° 5′ N, 81° 0′ U (mapo) [+]
Neustadt (Kanado)
Neustadt (Kanado)
DEC
Neustadt
Neustadt
Situo de Neustadt

Map

vdr

Neustadt estas vilaĝo en sudokcidenta Ontario, Kanado, en la municipo West Grey de Kantono Grey. Ĝi fondiĝis de David Winkler en 1856, kiu aĉetis terenon de 400 akreoj kaj konstruis poŝtejon, akvobaraĵon, grenmuelejon kaj segejon dum la jaroj fruaj. Hodiaŭ la vilaĝon oni ofte konsideras kvazaŭ pitoreska pro la "viktoriaj" 19-jarcentaj konstruaĵoj. La vilaĝa centro konsistas de rektangula rastrumo. La loĝantaro estis 545 en 2012. Ĝi estis sendependa municipo ĝis 2000.

Bierfarejo estis grava dum la frua historio de la vilaĝo. Henry Huether el Baden, Germanio, konstruis la unuan el ligno, sed tio baldaŭ detruiĝis en 1859 pro incendio. Li denove konstruis, nun ŝtonan, bierfarejon. Huether aldukis spertajn ŝtonmasonistojn vilaĝen por la konstruado. Tio funkciis ĝis 1916, kiam la konstruaĵo iĝis kremfabriko. Ĝi sekve estis longe maluzata. Nur en 1997 aperis bierfarejon denove.

John Diefenbaker, politikisto, naskiĝis ĉi tie en 1895. Liaj gepatroj moviĝis aliloken en 1903.