Nevado Mismi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nevado Mismi el sudoriento
La Amazono originiĝas el la klifoj de Apaĉeta en Arekipo ĉe la Nevado Mismi, markite nur pere ligna kruco.

Mismi estas 5597 m alta montopinto de vulkana origino situanta en la Ĉila montaro en la Andoj de Peruo. Elglacia fluaĵo ĉe Mismi estis firme identigita kiel plej dista fonto de Amazono en 1996;[1] tiu trovo estis konfirmita en 2001[2] kaj denove en 2007.[3] La akvoj el Mismi fluas el la riveretoj Karhuasanta kaj Apaĉita, kiuj fluas al la rivero Apurimako. Ĝi estas alfluanto de Ukajali kiu poste kuniĝas al la Marañón por formi la Amazonon propre dirite.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Source of the Amazon River Identified (Jacek Palkiewicz)
  2. Explorers Pinpoint Source of the Amazon. National Geographic News (Dec 21 2000). Alirita 2010-12-05.
  3. Amazon river ‘longer than Nile’. BBC News (16a de Junio 2007). Alirita 2010-12-05.