New Hudson (kompanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
New Hudson
motorcycle manufacturer • entrepreno vd
Dum 1903 - 1957
Sidejo Birmingham
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr
New Hudson
New Hudson 3,5-4 hp 500 cm³ SV (1914)
New Hudson (1924)
New Hudson (1929)

La New Hudson Cycle Co. Ltd. estis brita biciklo- motorciklo- kaj aŭtomobilfabrikanto en Birmingham.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1903 ĝis dum la 1930-aj jaroj la kompanio produktis biciklojn kaj motorciklojn. Post tio oni fabrikis Girling-bremsojn. 1943 ĝi estis vendita de Girling al Lucas kaj oni denove fabrikis malgrandajn motorciklojn, krome aŭtomobilojn. Tion oni faris ĝis 1956. Ĉirkaŭ. 24.000 veturiloj estis fabrikitaj dum tiu tempo[1].

Inter 1912 kaj 1914 New Hudson fabrikis malgrandan aŭtomobilon. La Cyclecar New Hudson 4½ hp havis aermalvarmigitan motoron kun unu cilindro kun cilindra kapacito de 0,75 l. Ekzistis ankaŭ trirada versio mallonge post la unua mondmilito.

1929 la kompanio aĉetis la patenton de la Girling-bremso de la inventinto Albert Girling, kaj fabrikis bremsojn por Ford, Austin, Rover kaj Riley[2].

1943 New Hudson (inkluzive la Girling-patentoj) estis transprenita de la Joseph Lucas Ltd. kaj ligita kun Bendix bremsoj, kiun Lucas estis aĉetinta 1931, kaj kun Luvax puŝsorbiloj. La nova kompanio nomiĝis Girling Ltd.[3].

Cikloj[redakti | redakti fonton]

Modelo Bauzeitraum Cilindroj Ci. kapacito Rada distanco
4½ hp 1912–1914 1 737 cm³

Fonto[redakti | redakti fonton]

David Culshaw & Peter Horrobin: The Complete Catalogue of British Cars 1895–1975. Veloce Publishing plc. Dorchester (1999). ISBN 1-874105-93-6