Nigra fulga ŝimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭkalipta folio kun fulga ŝimo.

Nigra fulga ŝimo estas plantomalsano produktita per la evoluo de saprofita fungo sur karbonhidrata substrato ĉe la verdaj strukturoj de plantoj. Fulga ŝimo estas tre ofta en la olivarbo kaj en multaj aliaj plantoj, kiam atakitaj per suĉinsektoj.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

La aspekto de nigra fulga ŝimo estas karbeca kaj konsistas el la epifitaj fungaj strukturoj de Capnodium sp. Aliaj genroj de fungoj kiel ekzemple Cladosporium, Alternaria kaj Torula ankaŭ produktas nigrajn strukturojn sed la distribuo en la planto kaj la dispoziciaj kondiĉoj estas kutime malsamaj. Krome, Cladosporium kaj Alternaria, krom esti patogenoj, estas parazitoj kaj facile diferenciĝas per la luma mikroskopo. Capnodium spp estas saprofitaj fungoj kaj ne atakas la vivantan planton sed nur uzas ĝin kiel subtenon. Fakte ili nutriĝas el sukeraj sekrecioj produktitaj de diversaj insektoj kiel homopteroj, afidoj, aleirodideoj, koĉoj, fulgoredoj ktp.

Nigra fulga ŝimo komence aperas kiel maldika nigra tavolo, kiu estas la micelio de la fungo, kiu disvolviĝas sur la verdaj organoj de la planto (folioj, verdaj branĉoj, fruktoj), kie la suĉ-insektoj liberas siajn sukerecajn sekreciojn. Poste ĉi tiu tavolo densiĝas kaj fariĝas krusto. Ĉi tiuj tavoloj rezistas al eliminado nur per akvo, sed se oni aldonas mineralan aû vegetaran agrikulturajn oleojn la rezulto estos sukcesa.

Damaĝo[redakti | redakti fonton]

Nigra fulga ŝimo malhelpas fotosintezan agadon de la planto kaj komercan valoron de la fruktoj. Ĝi influas la kvaliton kaj kvanton de la produktado de agrikulturaj produktoj. Konsumantoj malakceptas produktojn makulitajn per nigra fulga ŝimo. La micelia kovraĵo farita per nigra fulga ŝimo malhelpas fotosintezon kaj stomatan agadon.

Favoraj faktoroj[redakti | redakti fonton]

La necesa kondiĉo estas la abunda ĉeesto de sukera sekrecio produktita de iuj suĉinsektoj. Favoraj atmosferaj kondiĉoj estas alta humido kaj malbona lumigado de plantoj.

Lukta agado[redakti | redakti fonton]

La disvolviĝo de nigra fulga ŝimo povas esti regita per fungicidaj traktadoj. Estas efika ankaû aspergi la atakitajn partojn per akvo kaj agrikultura oleo. Sed ĉi tiu ŝprucigado ne efikas se la insektoj, kiuj produktas la sukeran melason, sur kiu ili kreskas, ne estas forigitaj.

Kemia lukto kontraŭ nigra fulga ŝimo mem ne necesas. Tamen por mortigi suko-suĉantajn damaĝbestojn kiuj kaŭzas la mielroson, sur kiu kreskas la ŝimo, ekzistas pluraj ebloj: El ili unu estas la uzo de nim-oleo, kiu estas organika larĝefika insekticido, fungicido kaj miticido. Ĝi efikas kontraŭ akaroj kaj insektoj kiel blankmuŝon, afidon, diversspeciaj koĉoj, kaj aldone kontraŭ diversaj fungaj malsanoj. Nim-oleo povas esti uzata sur domaj plantoj, floroj, legomoj, arboj, arbedoj kaj fruktoj endome kaj ekstere. Nim-oleo estas biodiserigebla kaj ne pruviĝis esti toksa por mamuloj, birdoj, abeloj, tervermoj aŭ utilaj insektoj.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]