Nigra listo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nigra listo estas listo de instancoj ekz. pri personoj, entreprenoj, kiuj devas suferi malavantaĝojn rilate al la pliaj. La malavantaĝigo povas okazi per diskriminado aŭ per teknikaj limigoj. Malon de tio, oni nomas blanka listo.

Oni ofte nomas nigra listo tiujn listojn, kiujn oni publikigas por hontigi personojn, entreprenojn pro ŝuldoj, malhumanaj agadoj ktp.

En la diktaturoj, apero sur nigra listo ofte signifis murdon, mortondevigon je elmigro de la listigita persono.

Hodiaŭ Usono uzas liston pri tiuj landoj, kiuj komercas kun Kubo, aliaj neŝatataj landoj, laŭ usona registaro, diktaturaj landoj. Tiuj entreprenoj ne rajtas komerci kun Usono, krome se estas pli interesa al Usono la komerco.

Komputado[redakti | redakti fonton]

Nigraj listoj estas uzataj ankaŭ en komputado inter poŝtoserviloj. Kiam unu poŝtoservilo konektiĝas kun alia por transdoni retmeŝaĝon, la dua servilo kontrolas, ĉu la IP-numero de la unua troviĝas sur nigra listo, kaj en tiu okazo entute rifuzas akcepti la retmesaĝon, aŭ ja akceptas ĝin sed plusendas ĝin al iu kontrola instanco, aŭ akceptas ĝin kun aldono de difinita rimarko. Konataj nigraj listoj en retmesaĝado estas SpamCop.net, SORBS, kaj NJABL.org.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]