Nijasar Kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nijasar Kaverno (perse: غار نیاسر), kio nomiĝas ankaŭ Talare Rais Kaverno (perse: غار تالار رئیس), estas unu el la mirigaj vidindaĵoj de tre historia urbo Kaŝano en Irano. La kaverno troviĝas apud Nijasar vilaĝo, kaj ĝuste tial nomiĝas ĉi tiel. La turisma allogeco de la kaverno pleje estas pro tio ke ĝi estas tute hom-farita antaŭ preskaŭ 2000 jaroj. Laŭ esploradoj la kavernon oni konstruis por okazigado de religiaj ritoj kaj ceremonioj – kvankam ankaŭ aliajn celojn oni divenis por ĝia estigado.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Niasar Kaverno, kion konsistigas ŝtonaj sinsekvaj kaj tre kompleksaj tuneloj, taksiĝas kiel vidinda turisma allogaĵo de Kaŝano. Krom la tunela ĉeno, ekzistas ankaŭ multaj ĉambroj kaj ĉambretoj kune kun multnombraj putoj tra la tuta kaverno. Alirebleco de la profundaj partoj de la kaverno sen hodiaŭaj progresintaj rimedoj apenaŭ estas imagebla.

Entuta longo de la kaverno estas ĉ. 2500 metroj, sed ĝia larĝo en plejmultaj partoj estas malpli ol unu metro. La alto de la kaverno plejparte estas malmulta, kaj la plej alta punkto de la kaverno altas ĉ. 7.1 metrojn, dum la minimuma alto de la kaverno estas 0.5 metron. La plej profunda puto estas ĉ. 10 metrojn funda, kies muroj enhavas piedingojn por tre faciligi onian iradon ĉu malsupren ĉu supren.

Nijasar Kaverno, kio foje nomiĝas ankaŭ Vejs Kaverno (perse: غار ویس), restis nekonata dum jarcentoj, kaj en neniu historia dokumento ekzistas mencio pri ĝi – malkiel aliaj historiaĵoj de la regiono, kiel Ardeŝir Fajrejo (konstruita en la tempo de Ardeŝir Babakan) – kiujn oni konis jam de longe antaŭe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Perse en irana tagĵurnalo Hamŝahri http://www.hamshahrionline.ir/photo/116740/%D8%A2%D8%B4%D9%86%D8%A7%DB%8C%DB%8C-%D8%A8%D8%A7-%D8%BA%D8%A7%D8%B1-%D8%B1%DB%8C%D8%B3-%D8%A7%D8%B5%D9%81%D9%87%D8%A7%D9%86