Nikolaj Medtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Medtner, poŝtkarto, (1910)

Nikolaj Karloviĉ Medtner (ruse Николай Карлович Метнер; n. jul. 5-an de januaro 1880 en Moskvo; m. 13-an de novembro 1951 en Londono) estis rusa komponisto kaj pianisto. Li estis kuzo de la rusa komponisto Aleksandr Goedicke.

Vivo

Medtner, kiu havis germanajn praulojn, studis ekde 1892 ĝis 1900 ĉe la moskva konservatorio kaj estis tie pianolernanto ĉe Vasilij Safonov kaj Vasilij Sapelnikov. Ekde 1901 ĝis 1903 li sekvis privatan kompoziciinstruon ĉe Sergej Tanejev. Post tio li precipe aktivis kiel komponisto. Li tamen ankaŭ sin prezentis kiel pianisto, je kio li unuavice ludis proprajn verkojn. En 1909 li fariĝis profesoro por piano ĉe la moskva konservatorio, demetis en 1910 la postenon pretertempe kaj reekprenis ĝin denove inter 1915 ĝis 1919. En 1921 Medtner, kontraŭulo de la Oktobra Revolucio, elmigris al Germanio. Ĝis 1924 li loĝis en Berlino, poste proksime de Parizo. Ampleksaj turneoj kondukis lin i.a. al Usono kaj Anglio. Je tio Britio, kiun li vizitis la unuan fojon en 1928, estis tiu lando, en kiu li trafis sur la plej interesita publiko ekster lia hejmlando. Pro tio li transloĝiĝis en 1935 al Londono. Ekde 1946 lin subtenis Jayachamaraja Wodeyar, ĉefhindreĝo de Mysore, kiu ankaŭ prosperigis surdiskigojn de la komponaĵoj de Medtners. Tiuj tamen ne bonŝancis, ĉar ili eliris kiel ŝelakdiskoj (78 r/min) antaŭ la enkonduko de la longeludaj diskoj (33 r/min) kaj tiam restis nevendeblaj. Ekde 1948 Medtner krome ne kapablis por sonregistraĵoj, ĉar li suferis gravan korinfarkton.

Stilo

En la verklisto de Medtner la komponaĵoj por piano tenas la plej gravan parton. Liaj komponaĵoj estas inspiritaj de germana kaj rusa tradicio, sed ankaŭ sin tenas je la romantisma stilo, eĉ kontraŭ la tiam domina modo. Medtner alkreskis en ĉirkaŭaĵo de absoluta adorado de la germana muzikhistorio, je kio la modelkaraktero de germanaj komponistoj nur parte ekkoneblas [1]. La spirita parenceco al Rachmaninoff, kun kiu li estis intime amika, ne preteraŭdeblas. Rachmaninoff kaj Medtner opiniis unu la alian la plej grava komponisto de la epoko. Ambaŭ estis fundamentaj kontraŭmodernistoj kaj laŭ teknika vidpunkto la verkoj de ambaŭ estas same malfacilaj.

Medtner tre frue trovis sian propran stilon, sed li ne estis vojpretiganto. Jam per sia unua sonato li montras tuj ekkoneble propran tonlingvon. En la malfrua verkaro la kontrapunkta komplekseco konsiderinde kreskas, je tio ne fundamente ŝanĝiĝas la harmonika lingvo kaj melodia inventemo. Foje Medtner notis skurilajn ritmajn frazojn, restas je tio ĉiam instrumentkonvena, kvankam foje malpli ludpraktike ol komponlogike [2]. Per simfoniaj verkoj, oratorioj aŭ operoj li neniam eksperimentis.

La gazetaro etikedis Medtner kiel „rusa Brahms“, kapvorto, kiun li dividas kun Aleksandr Glazunov, Paul Juon kaj Sergej Tanejev. Ĉi tiun kromnomon ili ĉiuj ricevis, ĉar ili ligis elementojn el la nacirusa skolo kun okcidenteŭropaj influoj.

Printempe 1910 li sonregistris dek pianopecojn por la reproduktpiano Welte-Mignon, el tiuj naŭ proprajn verkojn.

Komponaĵoj

  • Orkestrokomponaĵoj
    • Pianokonĉerto n-o 1 c-minora op.33 (1914-18)
    • Pianokonĉerto n-o 2 c-minora op.50 (1926/27)
    • Pianokonĉerto n-o 3 e-minora op.60 "Balado" (1941-43)
  • Ĉambromuziko
    • Violonsonato n-o 1 b-minora op.21 (1909/10)
    • Violonsonato n-o 2 G-maĵora op.44 (1923-26)
    • Violonsonato n-o 3 e-minora op.57 "Sonata epica" (1935-38)
    • Pianokvinteto C-maĵora (1904-08, 1944-48)
    • Pli ol 100 lidoj por kantvoĉo kaj piano
Taktoj el sonato op. 53, n-o 3
  • Pianosonatoj
    • Sonato f-minora op.5 (1902/03)
    • Sonato Ab-maĵora op.11/1 (1904-08)
    • Sonato d-minora op.11/2 "Elegie" (1904-08)
    • Sonato C-maĵora op.11/3 (1904-08)
    • Sonato g-minora op.22 (1909/10)
    • Fabelsonato c-minora op.25/1 (1910)
    • Sonato e-minora op.25/2 (1910/11)
    • Sonatbalado F#-maĵora op.27 (1912-14)
    • Sonato a-minora op.30 (1914)
    • Sonata reminiscenza a-minora op.38/1 (1918-20)
    • Sonata tragica c-minora op.39/5 (1918-20)
    • Sonata romantica bb-minora op.53/1 (1929/30)
    • Sonata minacciosa f-minora op.53/2 (1929-31)
    • Sonata idillica G-maĵora op.56 (1935-37)
  • Aliaj pianokomponaĵoj
    • Multaj cikloj de "fabeloj"
    • "Forgesitaj melodioj", 3 cikloj op.38, 39 kaj 40 (1918-22)
    • 4 noveloj op.17 (1908/09)
    • 4 lirikaj fragmentoj op.23 (1910/11)
    • Kelkaj unuopaj komponaĵoj

Fontoj

  1. Christoph Flamm, Der russische Komponist Nikolaj Metner, Berlin 1995
  2. Heinrich Lindlar, Aufsatz in „Die Musik in Geschichte und Gegenwart“, Kassel 1960

Literaturo

  • Natascha Konsistorum: Der Komponist Nikolaj Medtner - Ein Porträt, Henschel-Verlag Berlin 2004, ISBN 3-89487-487-2
  • Barry Martyn: Nicolas Medtner: His Life and Music, 1995

Eksteraj ligiloj

greke Mehr zu Person greke Werkverzeichnis, Diskografie u. Literatur